Ir al contenido

Esperanto/Fundamento de Esperanto/Prólogo

De Wikilibros, la colección de libros de texto de contenido libre.

Índice de la sección
«Fundamento de Esperanto»



El Fundamento de Esperanto es un libro escrito por L. L. Zamenhof, publicado en julio de 1905.

El 9 de agosto de 1905 se declaró como la descripción oficial del idioma en el cuarto artículo de la Declaración de Boulogne en el primer Congreso Universal de Esperanto en Boulogne-sur-Mer, Francia. Es considerado el reglamento esencial y obligatorio del Esperanto y es por lo tanto intocable.

El Fundamento consiste en cuatro partes: un Prólogo (Antaŭparolo), una Gramática (Gramatiko), una colección de ejercicios (Ekzercaro) y un Diccionario Universal (Universala Vortaro). Con la excepción del Prólogo, todo lo que está en el Fundamento viene de trabajos anteriores de Zamenhof.

Además del Fundamento están los "Suplementos Oficiales" (Oficialaj Aldonoj) A la fecha, hay ocho Suplementos Oficiales. El Prólogo del Fundamento declara:

"Nur iam poste, kiam la granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento'".

"A partir de ahora, cuando la mayoría de las nuevas palabras se hayan establecido en el uso, alguna institución con autoridad las incluirá en el diccionario oficial en forma de "Suplemento del Fundamento".

La gramática y la sección del diccionario del Fundamento están en cinco idiomas nacionales: francés, inglés, alemán, ruso y polaco.


Fundamento de Esperanto Fundamento de Esperanto
Antaŭparolo Prólogo
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiaj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundameto de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo por nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progesado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto. Para que una lengua internacional pueda progresar bien y de forma regular, y para que tenga la plena certeza de que nunca se derrumbará y de que algún tipo de paso descuidado de sus futuros amigos no destruirá el trabajo de sus amigos del pasado, es de primera necesidad, ante todo, una condición: la existencia de un Fundamento de la lengua claramente definido, que nunca se pueda tocar y que nunca se pueda cambiar. Cuando nuestra lengua sea oficialmente aceptada por los gobiernos de los principales países, y estos gobiernos garanticen al Esperanto por una ley especial una vida y uso totalmente ciertos y una completa protección contra toda clase de caprichos personales y disputas, entonces un comité autorizado, elegido de común acuerdo por esos gobiernos, tendrá el derecho de hacer en el fundamento de la lengua por una vez y para siempre todos los cambios deseados, si esos cambios se muestran necesarios; pero hasta ese momento el fundamento de Esperanto debe, de la forma más severa, permanecer absolutamente inalterado, porque una severa intocabilidad de nuestro fundamento es la causa más grave de nuestro progreso hasta hoy y la condición más importante para nuestro progreso futuro. ¡Ninguna persona y ninguna sociedad deben tener el derecho de hacer arbitrariamente en nuestro Fundamento ni el más pequeño cambio! Quieran los esperantistas recordar bien este grave principio y contra la modificación de este principio quieran ellos siempre batallar con energía, porque el momento en que toquemos ese principio, sería el comienzo de nuestra muerte.
Laŭ silenta intekonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto:
  1. La 16-regula gramatiko.
  2. La "Universala Vortaro".
  3. La "Ekzercaro".

Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardos tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.

De acuerdo con un silencioso consenso de todos los esperantistas ya desde muy largo tiempo, las siguientes tres obras son miradas como el fundamento del Esperanto:
  1. La gramática de 16 reglas.
  2. El «Diccionario Mundial».
  3. El «Grupo de Ejercicios».

El autor del Esperanto mirará estas tres obras siempre como leyes para él y, a pesar de frecuentes tentaciones y seducciones, nunca se permitirá (al menos en forma conciente) ni el más pequeño pecado contra estas leyes: él espera que, por el bien de nuestra causa, también todos los otros esperantistas miren estas tres obras como el único e intocable fundamento del Esperanto.

Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni nun en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam delonge fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardata kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas, k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardi kiel modela, sed ne kiel deviga. Para que algún país sea fuerte y glorioso y pueda desarrollarse sanamente, es necesario que cada ciudadano sepa que nunca dependerá de esa o de otra persona, sino debe obedecer siempre solamente leyes de su país que sean claras, totalmente definidas y fundamentadas, igualmente obligatorias para todos los gobernantes y gobernados y en las cuales nadie pueda hacer de forma arbitraria según su gusto personal ningún cambio o añadidura. De igual manera, para que nuestro asunto progrese bien, es necesario que cada esperantista tenga la completa certidumbre de que quien da las leyes para él no será ninguna persona, sino alguna obra claramente definida. Por eso, para poner punto a todos los malentendidos y disputas, para que cada esperantista sepa en forma completamente clara por qué de guiarse en todo, el autor del Esperanto decidió ahora editar en forma de un libro esas tres obras que, por silencioso consenso de todos los esperantistas, ya de hace tiempo se hicieron el fundamento para el Esperanto, y él pide que los ojos de todos los esperantistas estén siempre vueltos no a él, sino a este libro. Hasta el momento, cuando alguna institución autorizada por todos e indisputada decida en otro lugar, todo lo que se encuentra en este libro debe ser visto como obligatorio para todos; todo lo que esté contra este libro debe ser visto como malo, incluso si perteneciera a la pluma misma del autor del Esperanto. Solamente las arriba mencionadas tres obras publicadas en el libro «Fundamento de Esperanto» deben ser vistas como oficiales; todo lo demás que yo escribí o escribiré, aconsejo, corrijo, apruebo, etc., son sólo obras privadas que los esperantistas – si ellos encuentran esto útil para la unidad de nuestra causa – pueden ver como ejemplar, pero no como obligación.
Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la "Universala Vortaro". Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se ni volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco de la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto, ĉar perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinaran necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havos la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiuj, kiuj montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon. Teniendo el carácter de fundamento, las tres obras reimpresas en este libro deben ante todo ser intocables. Por eso no se admiren los lectores, que encontrarán en la traducción nacional de diversas palabras en este libro (principalmente en la parte inglesa) completamente sin corregir esos mismos errores que se encontraron en la primera edición del «Diccionario mundial». Me permití sólo corregir los errores de impresión, pero si una palabra está equivocada o inhábilmente traducida, yo la dejé en este libro totalmente inmodificada, porque si yo quisiera mejorar, esto ya sería un cambio, que podría causar disputas y que en una obra fundamental no puede ser tolerado. El fundamento debe permanecer severamente intocable hasta con sus errores. Los errores de la traducción nacional de esta aquella palabra no presenta una gran infelicidad, porque, comparando el contexto de la traducción en las otras lenguas, se encontrará fácilmente el sentido de cada palabra; pero presentaría un peligro incomparablemente más grande el cambio de la traducción de alguna palabra, porque perdiendo la severa intocabilidad, la obra perdería su necesario carácter extraordinario de fundamento dogmático, y encontrando en una edición otra traducción que en otra, el usuario no tendría la certeza, de que yo no haré mañana cualquier otro cambio, y él perdería su confianza y apoyo. A todos los que me muestren alguna maña expresión en el libro Fundamento, les responderé tranquilamente: sí, es un error, pero debe permanecer intocable, porque pertenece al documento fundamental, en el que nadie tiene el derecho de hacer ningún cambio.
La "Fundamento de Esperanto" tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho ne! Kiu volas perfektiĝi en eo:Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernilibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldinitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉian bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco. El «Fundamento de Esperanto» de ninguna manera debe ser mirado como el mejor libro de enseñanza y diccionario de Esperanto. ¡Oh no! Quien quiera perfeccionarse en Esperanto, a ese le recomiendo los diversos cursos y diccionarios, mucho mejores y más vastos, que son editados por nuestros más competentes amigos para cada nación aparte y de los cuales los más importantes son editados muy buena y cuidadosamente, bajo mi control y colaboración personal. Pero el «Fundamento de Esperanto» debe encontrarse en las manos de cada buen esperantista como un documento de constante guía, para que él termine de aprender bien, y por una frecuente consulta se recuerde en forma constante, qué en nuestra lengua es oficial e intocable, para que él pueda siempre distinguir las palabras y reglas oficiales, que deben encontrarse en todos los cursos de Esperanto, de las palabras y reglas recomendadas en forma privada, que posiblemente no son conocidas por todos los esperantistas o posiblemente no son aprobadas por todos. El «Fundamento de Esperanto» debe encontrarse en las manos de cada esperantista como un instrumento de control que lo cuidará de desviarse del camino de unidad.
Mi diras, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvilviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo matura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa: Digo que el fundamento de nuestra lengua debe ser absolutamente intocable, hasta si parece, que esta o aquella parte tiene sin duda un error. Esto puede hacer nacer el pensamiento de que nuestra lengua permanecerá siempre rígida y nunca se desarrollará… ¡Oh, no! A pesar de la severa intocabilidad del fundamento, nuestra lengua tendrá la completa posibilidad no sólo de enriquecerse constantemente, sino hasta de mejorarse y perfeccionarse constantemente; la intocabilidad del fundamento sólo nos garantizará en forma constante, que ese perfeccionamiento se hará no por un rompimiento y cambio arbitrario, entre batallas y ruinas, no por la anulación o inutilización de la literatura escrita hasta hoy, sino por un camino maduro, sin confusiones y sin peligros. Hablaré con más detalle sobre esto en el congreso de Boulogne; ahora diré sobre esto sólo algunas palabras, para que mi opinión no parezca demasiado paradójica:
1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento". 1) Ya ahora uno puede enriquecer la lengua con nuevas palabras, por conciliación con las personas que son vistas como las más autorizadas en nuestra lengua y cuidando que todos usen esas palabras en la misma forma; pero estas palabras deben ser sólo recomendadas, no impuestas; se deben usar sólo en la literatura; pero en correspondencia con personas desconocidas es bueno esforzarse siempre por usar palabras del «Fundamento» porque sólo acerca de esas palabras podemos estar ciertos de que nuestro corresponsal las encontrará sin duda en su diccionario. Sólo algo después, cuando la parte más grande de las nuevas palabras esté ya madura, algún tipo de institución autorizada las introducirá en el diccionario oficial, como «Añadido al Fundamento».
2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo de nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos preni formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektkiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj. 2) Si alguna institución central encontrara que esta o aquella palabra o regla de nuestra lengua es demasiado inoportuna, no deberá borrar o cambiar la forma dicha, pero podrá tomar una forma nueva, que recomendará usar en forma paralela con la forma vieja. Con el tiempo la forma nueva poco a poco empujará hacia fuera la forma vieja, que se hará un arcaísmo, como vemos esto en cada lengua madura. Pero, siendo parte del fundamento, estos arcaísmos nunca serán expulsados, sino que siempre serán impresos en los libros de texto y en los diccionarios con las formas nuevas, y de esta manera tendremos la certeza, de que hasta en el más grande perfeccionamiento la unidad del Esperanto nunca estará rota y ninguna obra en Esperanto ni del tiempo más temprano perderá alguna vez su valor y posibilidad de ser comprendido por las generaciones venideras.
Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la "Fundamento" gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia "perfektiĝado" de la lingvo:
  1. Ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco.
  2. Fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro.
Mostré en principio, de qué manera la severa intocabilidad del «Fundamento» cuidará siempre la unidad de nuestra lengua, sin impedir a la lengua no solamente enriquecerse, sino hasta perfeccionarse constantemente. Pero en la práctica nosotros (por causas ya muchas veces discutidas) debemos por supuesto tener mucho cuidado con toda clase de «perfeccionamiento» de la lengua:
  1. No debemos hacer esto descuidadamente, sino sólo con ocasión de una necesidad efectiva.
  2. Pueden hacer esto (después de un juicio maduro) no personas por su cuenta, sino sólo alguna institución central, que tendrá indisputada autoridad por parte de todos los esperantistas.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
  1. Pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo.
  2. La fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla.
  3. Ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.

La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia kazo, se ili estos akceptitaj de la unua intenacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.

Termino con las siguientes palabras:
  1. Para la unidad de nuestra causa todo buen esperantista debe ante todo conocer bien el fundamento de nuestra lengua.
  2. El fundamento de nuestra lengua debe permanecer por siempre intocable.
  3. Hasta el tiempo cuando una institución central autorizada decida agrandar (¡nunca cambiar!) el fundamento que ha regido hasta hoy con la oficialización de nuevas palabras o reglas, todo lo bueno, que no se encuentra en el «Fundamento de Esperanto», debe ser visto no como obligatorio, sino sólo como recomendado.

Las ideas que arriba expresé sobre el Fundamento de Esperanto, presentan entre tanto sólo mi opinión privada. Recibirán sanción legal sólo en tal caso, si ellas han de ser aceptadas por el primer congreso internacional de esperantistas, al que esta obra junto con su prólogo será presentada.

L. ZAMENHOF

Varsovio, Julio 1905

L. ZAMENHOF

Varsovia, Julio 1905


InformaciónGramáticaLecturasEjerciciosEnlaces
Lecciones: 123456789101112
Diccionario UniversalVocabularioGlosario de consulta
ABC, ĈDEFG, ĜH,ĤIJ, ĴKLMNOPRS, ŜTUVZ